Sextus Propertius
KONSOLO DE CORNELIA AL PAULLUS

Mian tombon, kara Paullus, ĉesu sieĝi jam per larmoj,
      malfermiĝas ja la nigra pordo per nenia peteg'.
Se l' mortintoj en la ordon de l' submondo foje eniris,
      kun nepripeteblo ŝtala estas jam barita la voj'.
Eĉ ne aŭdos vian peton Dio de l' tenebra palaco,
      viajn larmojn nur ensorbos, estu certa, la surda bord'.
Preĝoj movas diojn. Kie la barkisto prenas obolon,
      tie jam la ombrajn tombojn fermas firme la pala pord'
Tiel kantas tristaj kornoj, kiam, al ni enŝteliĝinte,
      el la lito nian kapon trenas for la sepulta torĉ'.

*  *  *

Al vi nun amĝermojn niajn, la infanojn mi rekomendas,
      eĉ en miaj cindroj vivas tiu ĉi bruliganta zorg'.
Anstataŭ la patrinon, patro. La tutan klopodadon
      pri la miaj jam vi devas sur la ŝultroj porti de nun.
Se al la plorantoj kison donas vi, kromdonu la mian,
      nia tuta dom' komencas nun fariĝi jam via ŝarĝ'.
Kiel ajn vin la doloro ŝiros, dum ne ĉeestos ili,
      kiam ili venos, trompu ilin per la seka vizaĝ'.
Pro mi turmentiĝi, Paullus, ja sufiĉu al vi la noktoj,
      kaj la dorm', en kiu ofte ŝajnos al vi revidi min,
kaj ke, dum vi en sekreto al statuo mia parolos,
      jen kaj jen vi diros vorton en la atendo de respond'.
Tamen, se kuŝejo mia kun la tempo malfavoriĝos,
      kaj se iam stifpatrino sidos garde sur mia lit',
la edzinon de la patro, idoj, laŭdu, kore toleru,
      tiam al deziroj viaj, bonvoligita, cedos ŝi.
Ne tre laŭdu min: la dua, komparata al la unua,
      en sinceraj viaj vortoj sentos ofendon kontraŭ si.
Aŭ, se l' patro restus firma en memoro al ombro mia,
      se li tenus miajn cindrojn en tiel alta konsider',
lernu jam nun antaŭsenti la maljunon al li venontan,
      ke por la senedzinulo manku neniel la prizorg'.
Kiom de mi forpreniĝis, tiom pli vi havu da jaroj,
      per naskitoj miaj Paullus trovu la plaĉon en maljun'.
Bone fartu li. Neniam mi, patrino, funebron portis,
      mia tuta infanaro venas do al mia sepult'.
Mi, dirinte ĉion, finas. Priplorantoj, staru ateste,
      kiam mian viv-trezoron prenas al si la kara hum'
Al la virtoj malfermiĝas la ĉiel'. Ke al mi la ostojn
      portu akvoj honorataj, tion inde meritu mi.